Franz de Paula Mestan
El Vikipedio
Franz de Paula MESTAN (meŝtan), aŭstriano, pastro, dum 18 jaroj provincialo de l' ordeno de piaristoj por Aŭstrujo, konsistoria konsilisto en Krems. Nask. 1 apr. 1865 en Hlinsko (nun ĈSR). Multe laboris en la E-movado. Estis prez. de IKUE kaj Kat. Unuiĝo E, Wien, vicprez. de AED, komisaro de ŝtata Ekzamen-komisiono de E, Wien. Li verkis ,Tabeloj por intua instruado de E', aprobitaj de l' ministerio por instruaferoj, krome ,E. preĝareto‘, multe uzata.