Frederick Edward Wadham
El Vikipedio
Frederick Edward WADHAM (ŭodm), anglo, bankoficisto. Naskiĝis en la 2-a de marto 1902 en Battersea, London. Instruisto de Esperanto oficiale difinita de la Londona Kleriga Aŭtoritato, instruis en vesperaj lernejoj de 1923. Londona Esperanto-Klubo: sekretario 1926, vicprezidanto 1927, prezidanto 1929-33, direktoro de instruado 1933. BEA: Konsilanto kaj membro de ekzekutiva komitato 1924-26 kaj denove de 1934; agado ĉe diversaj komitatoj, komisiano por la licenciata ekzameno de 1932. UEA-delegito de 1923, brita ĉefdelegito de 1933. Helprededaktanto de „International Language“ 1924-26. Tradukando de „Riĉa kaj sen mono“ de E. P. Oppenheim, LK de 1932.