Frederik Skeel-Giorlin
El Vikipedio
Frederik SKEEL-GIORLIN, dano, lingvisto, tradukisto, interpretisto, instruisto. Nask. 11 feb. 1876 en Kopenhago (?), mortis 14 okt. 1910, akcidente dronis en la rivero Meuse en Belgio. E-isto de 1893 (?). La unua vera E pioniro en Danujo. Fondis en 1906 „Societo de Danaj E-istoj“, en l908 kune kun Schröder kaj Bendix „Konversacia E-ista Klubo“ en 1908. Centra Dana E-ista Ligo (ankaŭ kune kun Schröder). En 1907 la gazeto „Politiken“ alvokis lin al Kopenhago por gvidi kursojn por 400 lernantoj. Kunred. de „Helpa Lingvo“ de la apero ĝis 1907, kiam ĝi aperis sub nomo „Dana E-isto“, ĝia ĉefred., 1907-09. En apr. 1910 vojaĝis Parizon alvokita de Sébert, sendita de Centra Oficejo al Bruselo por gvidi la E propagandon en la mond-ekspozicio tie, laboris en la „Bibliographe Internationale“ kaj fariĝis red. de la bulteno de la kongresoj okazontaj dum la ekspozicio. Verkis E-D Vortaron, 1904, lernolibron, 1906. Tradukis verkon de Couturat (Pour la langue int.), frazlibron de Carlsberg, fabelojn de Andersen ktp.