Fredrik Skog
El Vikipedio
Fredrik SKOG [skug] (pseŭdonimo: Arbaro; naskiĝis la 6-an de februaro 1891 en Falun; mortis la 2-an de majo 1956 en Stokholmo) estis sveda esperantisto kaj komercisto.
Li fariĝis esperantisto en 1906. De 1909 ĝis 1912 kaj de 1917 ĝis 1922 li estis sekretario de SEF. En 1918 kaj 1919 li estis sekretario de Eldona Societo Esperanto. Krome li estis estrarano de diversaj Esperanto-kluboj. Li gvidis kursojn, interalie radio-kursojn en 1926 ĝis 1928 el Falun.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |