Fritz Kraner
El Vikipedio
Fritz KRANER (6-a de februaro 1867 en Einsiedel – ? ) estis frua germana esperantisto, d-ro filozofia, supera lerneja konsilisto. Sukcesa peranto inter la saksa instruistaro kaj la ministerio por popolklerigo. Artikoloj en I PR kaj aliaj periodaj gazetoj.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |