Futbala Mondpokalo 2002
El Vikipedio
Futbala Mondpokalo 2002 - Suda Koreio/Japanio |
|
nombro de nacioj | 198 (32 en la fina parto) |
Monda Ĉampiono | Brazilo |
Loko | Suda Koreio kaj Japanio |
Malfermo | 31a de majo 2002 |
Finalo | 30a de junio 2002 |
spektantoj | 2.700.000 (42.000 po ludo) |
Goloj | 155 (2,4 po ludo) |
golreĝo | Ronaldo (Brazilo) 8 goloj |
plej bona sportisto | Oliver Kahn (Germanio) |
La 5. Futbala Mond-Pokalo okazis inter la 31a de majo kaj la 30a de junio 2002 en Suda Koreio kaj Japanio.
[redaktu] La gastigantoj
Unuafoje en la historio de la Mondpokaloj de Futbalo tiuspeca turniro okazis en Azio, kaj unuafoje en du landoj: Japanio kaj Suda Koreio. Origine ambaŭ landoj aliĝis sendepende. Iom surprize la Federacio Internacia de Futbalaj Asocioj FIFA permesis al ambaŭ landoj okazigi la turniron, kondiĉe ke ili kunlaboru.
La rilatoj de Suda Koreio al Japanio ankoraŭ nun estas malfaciligitaj pro la japana okupo de la lando inter 1910 kaj 1945, kaj tial en la prepara fazo okazis ardaj diskutoj. Ĉefaj temoj de kvereloj estis, kiu lando en oficialaj tekstoj estu nomata unue, kaj en kiu lando okazu la finalo. La fina konsento estis okazigi la malferman ludon en Seulo kaj la finalon en Jokohamo. Kompense la nomo de Suda Koreio en oficialaj tekstoj aperu antaŭ tiu de Japanio.
[redaktu] Ludolokoj
Neniam antaŭ en Mondpokaloj de Futbalo estis tiom da ludolokoj, kiuj senescepte havis plej modernajn stadionojn kaj transportilojn.