Göttingen
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Malsupra Saksio > Göttingen < Urboj
Göttingen estas urbo en Germanio. En la jaro 953 ĝi estis unue menciita, sub la nomo Gutingi. Ĉirkaŭ la jaro 1200 ĝi fariĝis urbo. Ĝi estis membro de la Hansa Ligo de 1351 ĝis 1572. La universitato malfermiĝis en la jaro 1737.
- Loĝantaro: 129.106 (2001)
- Situo: 51° 32' NO, 09° 56' OR
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
[redaktu] Vidindaĵoj:
(inter aliaj)
[redaktu] Urbomuzeo
La kolektoj de la urbomuzeo [Städtisches Museum] troveblas en la sola nobela palaco de la urbo. Ĝi nomiĝas "Hardenberger Hof" kaj estis konstruita en la jaro 1592 en renesanca stilo.
Ligo al la Göttingena Esperanto-Klubo