Gajlo
El Vikipedio
Gajlo estas ŝvelaĵo pro nenormala kresko de planta histo, kaŭzita de parazitoj, ekz. akaroj, vespoj, fungoj, bakterioj. La gajloinsekto estas unu el la insektoj, kiuj kaŭzas gajlon (cinipo, afido, filoksero).
Multaj enhavas tanacidon kiel ekz. iuj kverkogajloj.
Gajlato estas la salo de gajlata acido (C6H2(OH)3-COOH
Krongajlo estas plantmalsano, karakterizita per disvolviĝo de kancerosimilaj ŝvelaĵoj, gajloj aŭ tumoroj, kiuj estas produktitaj de bakterio (Agrobacteriom tumefaciens)