Galerio
El Vikipedio
Galerio povas signifi la jenajn:
- Longa tegmentohava ejo de domo, kies unu longa flanko estas nefermita:
- Tia ekstera verando (je la nivelo de la teretaĝo) aŭ longa balkono, funkcianta kiel trairejo (legu koridoro, arkado, klostro, peristilo)
- Altigita ĉemura aŭ enmura platformo aŭ balkono ene de halo, salonego, preĝejo ktp, por spektantoj aŭ muzikistoj aŭ por alia speciala funkcio .
- En teatra spektejo, la plej alta balkono kun la plej malmultekostaj sidlokoj.
(teatra galerio)
- Koridoro komunikiganta domojn, pavilonojn ktp.
- Alta, longa, bone prilumita salono en palaco aŭ luksa domo, uzata kiel promenejo kaj (aŭ) por elmontri artaĵojn.
- Salonego aŭ domo destinta por elmontri artaĵojn aŭ kuriozaĵojn; ĉefelemento en la nomo de pluraj grandaj muzeoj belartaj. (kabineto, muzeo).
- Kolekto da artaĵoj aŭ kuriozaĵoj ekz. galerio de pentraĵoj, galerio pri naturscienco. (Nacia Galerio)
- Subtera koridoro ekz. galerio de minejo, galerio de subtera fervojo. (tunela galerieto)
- En vikipedio galerio estas ero de paĝo por montri multajn bildojn. Ĝi estadas farata per eroj de fonta teksto "<gallery> ... </gallery>".