Galileo Ferraris
El Vikipedio
Galileo FERRARIS (naskiĝis la 30-an de oktobro, 1847, mortis la 7-an de februaro, 1897) estis itala fizikisto kaj elektro inĝeniero, plej konata pro siaj studoj pri alterna kurento.
[redaktu] Biografio
Ferraris akiris bakalaŭrecon pri tekniko kaj fariĝis asistanto pri teknika fiziko je la Reĝa Itala Industria Muzeo. Ferraris sendepende esploris la rotacian magnetan kampon en 1885. (Tio estis tri jaroj post Nikola Tesla identigis la koncepton). Ferraris eksperimentis kun tipoj da nesinkronaj elektraj motoroj. La esploro rezultigis en la disvolvado de alternkurenta motoro. En 1888, Ferraris publikigis sian esploradon en letero al la Reĝa Akademio de Sciencoj en Torino (la sama jaro kiam Tesla akiris US patenton n-ro 381968).
En 1889, Ferraris laboris je la Itala Industria Instituto, lernejo pri elektrotekniko (la unua tiuspeca lernejo en Italio; poste absorbita en la Politeknikejo de Torino). En 1896, Ferraris aliĝis al la Itala Elektroteknika Asocio kaj fariĝis la unua nacia prezidanto de la organizo.
Laŭ Galileo Ferraris nomiĝis la Ferraris-nombrilo, kurentnombrilo bazita sur la kirlokurenta principo . Ĉi tiu vastekonata energimetro estas facile rekonebla pro la horizonta rotacianta disko Ferraristurnilo .
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Biografio (itale)
- Katz, Eugenii, "Galileo Ferraris". Biosensiloj & Bioelektroniko (angle).
- Istituto Elettrotecnico Nazionale Galileo Ferraris (IEN) - Oficiala retejo (angle)