Gatham
El Vikipedio
Temas pri perkuta muzikilo elstare aparta, ĉar ĝi estiĝas de la uzo de potaĵa vazo (el kuirita argilo) por kunportado de akvo. Pere de aparta tekniko perkuta, uzante la fingrojn sur la ventro kaj la manplaton sur la kolo de la vazo, oni ricevas sonojn kompareblajn al tiuj de tabla-oj, sed pli "sekaj" kaj metalecaj. La gathamo estas uzata kiel akompano al kanto aŭ al soloinstrumento (kutime flaŭto aŭ arĉoinstrumento, ekzemple en la karnatika muziko la violono)