Geoffroi la 1-a (Bretonio)
El Vikipedio
Geoffroi La 1-a Béranger (mortis la 20-an de novembro 1008) estis duko de Bretonio de 992 ĝis 1008.
Li estas filo de Konan la 1-a, grafo de Rennes. Post venko en 994 super la juna grafo Judikael de Nantes li devigas tiun ĵuri fidelon. En 995 li prenas la titolon de duko de Bretonio. Por certigi sian povon super Nantes post la samtempaj mortoj en 1004 de la episkopo Hervé kaj de la grafo Judikael, li elektigas kiel novan episkopon de Nantes Gauthier (1004-1041), kavaliron el Rennes,.
Geoffroi la 1-a mortas la 20-an de novembro 1008 revenante de pilgrimado al Romo je la tomboj de la apostoloj.
Edziĝinta al Havoise de Normandio, filino de Rikardo la 1-a de Normandio, li havis jenajn gefilojn: