Georges Eekhoud
El Vikipedio
Georges Eekhoud (naskiĝis en Antverpeno la 27-an de marto 1854, mortis la 29-an de majo 1927 en Schaarbeek), estis belga verkisto, kiu, kvankam denaske flandra, ricevis franclingvan instruadon, same kiel la samtempaj verkistoj Maurice Maeterlinck, Émile Verhaeren kaj Georges Rodenbach. Li ĉefe skribis france, ĉar en tiu periodo la franclingva literaturo estis pli prestiĝa ol la nederlandlingva. Pro ekonomiaj kialoj li tamen ankaŭ verkis popularajn romanojn en la nederlanda lingvo.
[redaktu] Kelkaj liaj verkoj
- Myrtes et Cyprès, 1877
- Kermesses, 1881
- Kees Doorik, 1883
- la Nouvelle Carthage, 1888
- Mes Communions, 1894
- Voyous de Velours, 1904-1926
- La danse macabre du Pont de Lucerne, 1920
- Dernières Kermesses, 1920
- Magrice en Flandre ou le Buisson des Mendiants, 1928
[redaktu] En Esperanto aperis
- Servokapabla!, tradukis Léon Bergiers (1927) (eldonis Ferdinand Hirt und Sohn)
- Marcus Tybout, tradukis Léon Bergiers (1927) (eldonis Ferdinand Hirt und Sohn)
- La servistineto, tradukis Amatus van der Biest-Andelhof, aperis en Belga antologio, franclingva parto, p.92 (1928)
- Amata regiono, tradukis Jeanne Van Bockel, aperis en Belga antologio, franclingva parto, p.97 (1928)