Georges Warnier
El Vikipedio
Georges WARNIER [varnje'] (naskiĝis la 5-an de oktobro 1884 en Parizo) estis franca esperantisto kaj administranto de komercaj societoj.
Li estis agema membro de Rotary-Club. Li esperantiĝis en 1903 kaj de tiu momento ne ĉesis propagandi per ĉiuj rimedoj. En 1906 li fondis la „Librejon de Esperanto“. De 1906 ĝis 1913 li gvidis multajn kursojn. Li estis sekretario de la 10-a Universala Kongreso en Parizo 1914. Li estis prezidanto de la Pariza grupo de 1924. Li prezidis la Lokan Komitaton de la 24-a Universala Kongreso en Parizo 1932, kaj tiun kongreson li sukcesigis malgraŭ gravegaj malfacilaĵoj.
Malavare li fondis kun Ernest Archdeacon la Domon de l' Esperanto, kiu subtenas ĉiujn praktikajn formojn de propagando en Francujo, kaj kies vicprezidanto li estis. Li disvastigis Esperanton ĉe la Rotarianoj. Li estis membro de la Konsilantaro de la Internacia Cseh-Instituto de Esperanto; li efike helpis al enkonduko de tiu ĉi instrumetodo en Francujo, kaj al ĝia sukceso.
Li estis unu el la plej agemaj francaj propagandistoj, precipe en komercistaj medioj. Krom artikoloj, li verkis kun Chavet:
- „Esperanto-Manuel“, 1906 (55.000 venditaj ĝis 1932)
- „Dictionnaire français-Esperanto“, 1911
- „Corrigé d' Esperanto-Manuel“, 1912.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |