Gerhard Kalckhoff
El Vikipedio
D-ro Gerhard KALCKHOFF, germana esperantisto, naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1907 en Berlino kaj mortis la 25-an de julio 2003 en Munkeno. Li estis fakdelegito de UEA pri E-terminologio en scienco kaj tekniko (1978-1989) kaj prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista - ISAE.