Gestur Pálsson
El Vikipedio
Gestur Pálsson (naskiĝis la 25-an de septembro 1852, mortis la 19-an de aŭgusto 1891) estis islanda verkisto kaj unu el la plej konataj aŭtoroj de la realisma skolo en Islando. Li naskiĝis en Miðhús en Reykhólasveit.
Post sia studado en la gimnazio de Rejkjaviko li ekstudis teologion en Kopenhago sed neniam finis tiun studadon. Gestur estis unu el la kvar eldonantoj de la revuo Verðandi 1882 en kiu oni prezentis kaj reklamis la Realismon por islandaj legantoj. Gestur verkis poemojn sed estas plej fama pro siaj longaj noveloj.
[redaktu] En esperanto aperis
- Hanso balanca (Hans vöggur) en La Tradukisto, deksepa numero, 12. julio 1994, en traduko de Stefán Sigurðsson.
- La ribelo en la bieno Brekka (Uppreisnin á Brekku) en La Tradukisto, deksepa numero, 12. julio 1994, en traduko de Stefán Sigurðsson.