Gottfried Silbermann
El Vikipedio
Muziko > Gottfried SILBERMANN
Gottfried SILBERMANN (naskiĝis la 14-an de januaro, 1683, mortis la 4-an de aŭgusto, 1753) estis germana konstruisto de orgenoj.
Gottfried Silbermann naskiĝis en la vilaĝo Kleinbobritzsch apud Freiberg en Saksio. En la jaro 1702 li ekloĝis en Strasburgo, kie lia frato Andreas Silbermann havis metiejon por konstrui orgenojn. Lerninte la fakon, li kun la titolo majstro de la orgenkonstruado revenis al Saksio en 1710. Unu jaron poste li en Freiberg fondis sian konstruejon.
Dum sia vivo Gottfried Silbermann konstruis proksimume 50 orgenojn, kiuj parte dum militoj kaj brul-katastrofoj detruiĝis. Ili ekzemple la komponiston Johann Sebastian Bach. Famaj orgenoj konstruitaj de li troviĝas en la Dresdena Hofkirche kaj la Freiberga katedralo St. Marien.
Gottfried Silbermann mortis en Dresdeno.