Diskuto:Grado celsia
El Vikipedio
mi pensas, ke ankaŭ temperatur-diferencoj povas esti indikitaj per Celsius-gradoj. "Hodiaŭ estas du gradojn pli varma.." --Hans 23:34, 5. Feb 2007 (UTC)
- La frazo pri temperaturdiferencoj venas de mi, kaj laŭ mia scio estas jene: Por diferencoj la nul-punkto ne gravas, do oni indikas la diferencojn per kelvinoj (K). En la ĉiutaga lingvo oni diras ankaŭ "grado", sed ne "celsia grado". Antaŭ la universala enkonduko de kelvino fizikistoj uzis por temperaturdiferencoj la indikon "grd". Celsia indiko jam en si mem estas diferenco, nome la diferenco inter la kelvina (absoluta) temperaturo kaj la (proksimuma) frostopunkto de akvo; do ĝi ne taŭgas por indiki diferencon al aliaj temperaturoj. – Aisano 20:42, 11. Feb 2007 (UTC)