Grace Kelly
El Vikipedio
Grace KELLY (naskiĝis la 12-an de novembro, 1929, mortis la 14-an de septembro, 1982) estis usona aktorino.
Ŝi naskiĝis en Filadelfio, Pensilvanio. Post mallonga teatra kariero ŝi en la jaro 1951 unuafoje aperis en filmo. Grandajn sukcesojn ŝi gajnis interalie en filmoj de Alfred Hitchcock. En 1955 ŝi gajnis Oskaron pro sia rolo en la filmo The country girl. Unu jaron poste ŝi edziniĝis al Rainier III, la princo de Monako – kaj finis sian kinokarieron. En 1982 ŝi mortis dum aŭtoakcidento en Monako.
[redaktu] Listo de filmoj:
- Fourteen Hours (1951)
- High Noon (1952)
- Mogambo (1953)
- The Country Girl (1954)
- Dial M for Murder (1954)
- Rear Window (1954)
- Green Fire (1954)
- To Catch a Thief (1955)
- The Bridges at Toko-Ri (1955)
- The Swan (1956)
- High Society (1956)
[redaktu] Listo de Premioj:
- Oskaro pro The country girl (1955)