Grandtensia ŝaltilo
El Vikipedio
Grandtensia ŝaltilo - aparto uzata en elektraj cirkvitoj kun granda tensio por ŝalti kaj malŝalti la cirkviton, ankaŭ en okazo de kurta cirkvito. Grangtensia ŝaltilo havas moveblajn kontaktojn, kiuj ŝaltas kaj malŝaltas la cirkviton, kaj aparaton por regi la kontaktojn. La regilo kutime havas elektromagnetan kondukilon.

La ĉefaj parametroj de grandtensia ŝaltilo estas:
- tensio - nominala tensio de la reto, en kiu ĝi laboras;
- kurento, kiu tra la ŝaltilo fluas en neakcidentaj kondiĉoj por longa tempo;
- kurento de malŝalto - kurento, kiu tra la ŝaltilo fluas en akcidentaj kondiĉoj por mallonga tempo kiam ĝi malŝaltiĝas.
- periodo de malŝalto.
La ĉefa problemo en konstrukcio de la ŝaltiloj estas estingado de elektra arko dum malŝaltado. Depende de maniero de estingado de elektra arko la ŝaltiloj estas:
- aeraj;
- oleaj, en kiuj la kontaktoj estas en oleo;
- firmgasaj, en kiuj la kontaktoj estas en elektre firma gaso SF6).
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.eeh.ee.ethz.ch/downloads/academics/courses/227-0122-00-handouts_2.pdf
http://www.eeh.ee.ethz.ch/downloads/academics/courses/227-0122-00-sem0405_handouts_3.pdf