Gregorio Fuentes
El Vikipedio
Gregorio FUENTES (naskiĝis 11-an de julio 1897 sur Lanzarote, Hispanio; mortis la 13-an de januaro 2002 en Cojímar, Kubo) estis kuba mara kapitano, probabla inspiranto de Ernest Hemingway.
Li migris en aĝo de ses jaroj de la Kanara insulo Lanzarote al Kubo.
Fuentes estis kapitano de Pilar, sur kiu li velumis en la karibiko kun sia amiko Ernest Hemingway, post kiam li lin savis en 1928 sur la maro. Li estis plej verŝajna inspiraĵo por la figuro de la olda viro en la romano La oldulo kaj la maro.
Fuentes, suferis je kancero , mortis en 2002 en Cojimar, sen iam ajn legante la romanon la oldulo kaj la maro. Li vivis 104 jarojn.