Großer Winterberg
El Vikipedio
Großer Winterberg estas la plej alta monto de Saksa Svislando dekstre de la rivero Elbo kaj situas proksime al la vilaĝo Schmilka kaj al la ĉeĥa-germana limo. La supron de la 552 metrojn alta monto karakterizas bazaltaj blokoj kaj faga arbaro. Tie troviĝas restoracio. Pro la arboj mankas panorama vido.