Gunnar R. Fischer
El Vikipedio
Gunnar R. FISCHER (Vikipediisto:Kunar) lernis Esperanton kiel duan gepatran lingvon de sia patro. Naskita en Münster (Vestfalio, parto de Germanio) kaj kreskita en Nordwalde ĉe Münster, li translokiĝis post la lernejo al Paderborn por studi tie en la universitato ekonomikan informadikon. De 1996 ĝis 2003 li estis kunorganizanto de la Internacia Seminario (IS), unu de la plej grandaj junularaj Esperanto-renkontiĝoj, kiu okazas ĉiujare ĉirkaŭ silvestro. Dum kvin jaroj li ankaŭ estis en la estraro de la Germana Esperanto-Junularo (GEJ), el ili unu jaron kiel prezidanto.
Intertempe Esperanto-muziko ricevas pli kaj pli grandan gravecon por li. Li surmetas sub la nomo DĴ Kunar la muzikon en diskoteko, sidas kiel produktanto antaŭ la hejma komputilo kaj rolas kiel kantisto, akompana gitaristo kaj tekstotradukisto en la rokgrupo "La Kuracistoj". Plie li recenzas KDjn kaj estas libera kunlaboranto de la Franca muzikeldonejo "Vinilkosmo": Tie li plenigas multspecajn taskojn kiuj koncernas novajn publikigojn - de la estigo de kontaktoj inter artistoj kaj eldonejo kaj la prijuĝado de demomaterialo ĝis la plej diversaj aktivecoj en la interreto.