Gurgen Sevak
El Vikipedio
Gurgen SEVAK (familia nomo: Grigorjan), sovetiano, armeno, lingvisto. Nask. 15 apr. 1904 en Tiflis, Kaŭkazo. En la Univ. de Erivan li gvidas la katedrojn de armena lingvo kaj metodologio de lingvoscienco; docento. E-isto de 1921. Multaj prelegoj, kursoj, artikoloj en Tiflis ĝis 1924, poste en Erivan. Organizo de Armenuja E-ista Unio, 1925 kaj ĝia prez. sekr. de Armenuja komitato de SEU. Membro de LK kaj de Lingva Komisiono de SEU. Verkis lernolibron por armenoj, 1930, tradukis por HDE kaj SR. Romanoj, dramoj, versoj en manuskripto.