Gustav Kühlmann
El Vikipedio
Gustav KÜHLMANN (1912-1999), Honora Membro de UEA ekde 1988, forpasis en Kopenhago , (Danlando) la 28-an de januaro.
Gustav Kühlmann naskiĝis en Danio la 8-an de aŭgusto 1912. Li ekstudis E-on meze de la 30-aj jaroj, kaj en 1944 fariĝis prezidanto de Konversacia E-ista Klubo Kopenhago - posteno, kiun li okupis plurfoje, dum jardekoj. Lian organizan talenton laŭdas i.a. la postkongreso de la UK en Malmö (1948) kaj du UK-oj en Kopenhago (1956,1975), kies LKK-estro li estis. Kiam en 1974 al UEA mankis kongresurbo por la sekva jaro, li elpaŝis en la fermo de la Hamburga UK per pretec-deklaro de Kopenhago. Ekde 1979 li estris la asocion Internacia Aŭtomobilista E-Klubo.
Membro de UEA ekde 1945, dum multaj jardekoj li servis kiel komitatano (1951-83). Kiel loka delegito, ĉiam en la sama urbo, li eble atingis mondrekordon: de 1946 li plenumis vicdelegitan, ekde 1950 delegitan funkcion en Kopenhago.