Gvadalaharo (Hispanio)
El Vikipedio
Gvadalaharo aŭ Guadalaĥaro (Guadalajara en hispana lingvo) estas urbo en Kastilio-La Manĉo, Hispanio.
La loĝantaro de la urbo estas ĉ. 75.000. Ĝi situas je 55 kilometrojn for de Madrido, preskaŭ en la influareo de ties aglomeraĵo. Tra ĉi fluas la rivero Henares.
Kvankam jam antaŭe ekzistis urbo en tiu loko, la nuna urbo estis konstruita de la araboj, kun la nomo Wadi-l-Hiyara (Ŭadi-l-Hiĵara), Ŝtona Rivero. Post la 14-a jarcento ĝi fariĝas grava, pro la influo de la potenca familio Mendoza. De tiu tempo konserviĝas kelkaj imponaj monumentoj, kiel la palaco del Infantado.
[redaktu] Provinco
Gvadalaharo estas ĉefurbo de samnoma provinco, havanta 175.000 loĝantojn, unu el la plej senloĝataj provincoj de Hispanio.
Ĉefaj vilaĝoj: Sigüenza, Pastrana, Molina de Aragón kaj Azuqueca de Henares.