Hünxe
El Vikipedio
komunumblazono | situo de la komunumo |
---|---|
![]() |
![]() |
bazaj faktoj | |
federacia land: | Nordrejn-Vestfalio |
regdistrikto: | Duseldorfo |
subdistrikto: | Wesel |
geografia situo: | Ŝablono:Koordinate Text Artikel |
alteco: | 35 m super NN |
areo: | 106,8 km² |
loĝantoj: | 13.777 (30a de junio 2006) |
loĝodenso: | 130 loĝantoj po km² |
poŝtkodo: | 46569 |
telefonkodoj: |
02858, 02064, 0281, 02853, 02855, 02856 |
aŭtokodo: | WES |
komunumkodo: | 05 1 70 016 |
komunuma subdivido: | 6 komunumpartoj |
adreso de la komunuma administracio: |
Dorstener Straße 24 46569 Hünxe |
Poŝtadreso de la komunuma administracio: |
Postfach 11 63 46563 Hünxe |
retpaĝo: | www.huenxe.de |
retadreso: | info@huenxe.de |
politiko | |
urbestro: | Hermann Hansen (senpartiulo) |
La komunumo Hünxe situas je la malsupra Malaltrejno nordokcidente de la Ruhr-regiono en Nordrejn-Vestfalio kaj estas komunumo de la subdistrikto Wesel en la regdistrikto Duseldorfo. Ĝi estas membro de la Euregio Rhein-Waal.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
[redaktu] Geografia situo
La komunumo Hünxe situas ĉ. 10 km oriente de Wesel kaj 9 km norde de Dinslaken. La plejparto de la komunuma teritorio apartenas al Naturparko Hohe Mark, en kies oriento ankaŭ troviĝas la naturprotektejo Kaninchenberge. Kaj la Lippe kaj ankaŭ la Kanalo Wesel-Datteln trapasas la komunumteritorion laŭ po ĉ. 12 km de siaj pasadoj.
[redaktu] Komunuma teritorio
La komunumo Hünxe havas totalan areon de 106,80 km². Ĝi subdividas en la ses komunumpartoj, Bruckhausen, Bucholtwelmen, Drevenack, Gartrop-Bühl kaj Krudenburg.
[redaktu] Najbaraj komunumoj kaj urboj
urbo Hamminkeln | komunumo Schermbeck | komunumo Schermbeck |
urbo Wesel | ![]() |
urbo Dorsten |
urbo Voerde (Niederrhein) | urbo Dinslaken | urbo Bottrop |
[redaktu] Historio
Hünxe estas unuafoje dokumente menciita en 1092 sub la nomo "de Hungese".
[redaktu] Teritoria reformo
La 1an de januaro 1975 kadre de la 2a teritoria reformo la ĝis tiam memstaraj komunumoj Gartrop-Bühl kaj Hünxe de la iama ofica lando Gahlen (sidejo en Hünxe) en la iama subdistrikto Dinslaken samkiel la komunumoj Drevenack kaj Krudenburg de la iama ofica lando Schermbeck en la iama subdistrikto Rees estis kunigataj al la nova komunumo Hünxe.
Samtempe gravaj partoj de la eksaj subdistriktoj Dinslaken, Moers kaj Rees kun teritorieroj de la subdistriktoj Borken kaj Recklinghausen estis kunigataj al la nova subdistrikto Wesel. Hünxe estas ekde tiam subdistrikta komunumo de la subdistrikto Wesel.
Bruligatenco
En la nokto de la 2a al la 3a de oktobro 1991 en Hünxe estis bruligatenco sur la tiea hejmo por azilpetantoj. Tri junuloj post festaĉo ĵetis bruligilojn en la loĝejon de libana familio kaj precipe trafis infanon, kiun speciala malsanulejo en Hamburgo devis kuraci longatempe. La landa juĝejo en Duisburg kondamnis la krimulojn al longaj punoj je malliberejo. Unu el la farintoj pendumis sin post la krimo.
[redaktu] Kultur und Sehenswürdigkeiten
- Muzeo Otto-Pankok
- Regiona muzeo
- Kastelo Gartrop
[redaktu] Trafiko
Ekde Hünxe estas rekte atingebla per aŭtobuso Wesel, Dinslaken kaj Dorsten. Hünxe estas ligita al la granddistanca ŝoseoreto per la ŝoseo A 3 kaj la Aŭtostrato B 58. Ĉe la a 3 ekzistas ripozgastejo Hünxe. Same ene de la komunumteritorio situas la alteriĝejo Schwarze Heide [nigra erikejo]
[redaktu] Gravaj personoj
- Otto Pankok, pentristo, kiu sin okupis en la unua duono de la 20a jarcento en la fako de la karbografiko kaj al kiu ests dediĉata propra muzeo en Drevenack. Ankaŭ la baza lernejo portas lian nomon.
- Erich Bockemühl, instruisto kaj orgenisto en Drevenack
- August Oppenberg, pentristo
- Carl Schurz (1829 - 1906), politikisto kaj unua Germandevena ministro (por interaj aferoj 1877-1881) en Usono.
[redaktu] retpaĝo
--Longharulo 12:35, 10. Jan 2007 (UTC)