Haicheng
El Vikipedio
Haicheng estas urbo en provinco Liaoning, Ĉinio. Ĝi situas je ĉ. 200 km de Shenyang, ĉefurbo de provinco Liaoning.
Tie okazis la 4-an de februaro 1975 tertremo kun forto de 7,3 je la Richter-skalo. Tiutempe la urbo havis pli ol unu milionon da loĝantoj. Feliĉe, la sismologoj anoncis la tertremon unu tagon antaŭe kaj tiel oni evakuis la urbon. Tio estis la unua sukcesa antaŭanonco de tertremo en la historio.