Hajan Ĥirob Namĝilob
El Vikipedio
HAJAN ĤIROB Namĝilob, mongolo, unua pioniro de Esperanto inter mongoloj. Esperantistiĝis dum sia vojaĝo en fremdaj landoj - Turklando, Sovetunio 1920-23. Reveninte Mongolujon 1924, li propagandis tie Esperanton laŭpove en malfacilaj kulturkondiĉoj de sia nomada lando kiel estro de lernejo de la popolrevolucia partio en la ĉefurbo Ulan-Bator-Ĥoto (Urga).