Hans Jakob Christoffel von Grimmelshausen
El Vikipedio
Literaturo > Germanlingva Literaturo > Hans Jakob Christoffel VON GRIMMELSHAUSEN < Germana lingvo
Hans Jakob Christoffel VON GRIMMELSHAUSEN [hans jakob kristofel fon grimelshaŭsen] (naskiĝis 1621 aŭ 1622, mortis la 17-an de aŭgusto, 1676) estis germana verkisto.
Li naskiĝis en Gelnhausen (Hesio), kiel filo de protestanta familio, sed frue perdis siajn gepatrojn. Kiel soldato li partoprenis la 30-jaran militon, ekde 1648 li laboris i.a. kiel oficisto kaj gastejestro, kaj antaŭ sia edziĝo en la jaro 1649 li transiris de la protestantismo al la katolika eklezio. La verkadon li komencis ĉirkaŭ la jaro 1658.
Lia ĉefverko Der abentheuerliche Simplicissimus Teutsch, kiu unuafoje aperis en la jaro 1669, priskribas la vivon de la simpla popolo dum la 30-jara milito. Ĝi sekvas la tradicion de la hispanaj kaj francaj friponoromanoj kaj nuntempe estas rigardata unu el la plej gravaj verkoj de la germana Baroko.
Hans Jakob Christoffel von Grimmelshausen mortis en Renchen.
[redaktu] Listo de verkoj
- Satyrischer Pilgram I und II (1666/67)
- Der abentheuerliche Simplicissimus Teutsch (1669)
- Continuatio des abentheuerlichen Simplicissimi (1669)
- Dietwalds und Amelindens anmuthige Lieb- und Leids-Beschreibung (1970)
- Des Durchleuchtigen Printzen Proximi und seiner ohnvergleichlichen Lympidae Liebs-Geschicht-Erzehlung (1672)
[redaktu] En Esperanto aperis
El Simplicius Simplicissimus : la 7-a ĉapitro; la 8-a ĉapitro. – En: Germana Antologio. – Gerlingen : Bleicher, 1985. – p. 298-303