Hans Werner Richter
El Vikipedio
La germana verkisto Hans Werner RICHTER [hans verner riĥter] naskiĝis je la 12-a de novembro 1908 en Bansin kaj mortis je la 23-a de marto 1993 en Munkeno.
Li estis grava reprezentanto de la germana literaturo post la Dua mondmilito. Lia verkaro konsistas el realismaj, foje satiraj romanoj, rakontoj, vojaĝraportoj kaj radiodramoj, krome li eldonis antologiojn kaj (1946/47) la ĵurnalon Der Ruf (= la voko). Li estis la fondinto kaj la estro de la Gruppe 47.
[redaktu] Famaj verkoj
- Die Geschlagenen (romano, 1949)
- Sie fielen aus Gottes Hand (romano, 1951)
- Spuren im Sand (romano, 1953)
- Linus Fleck oder Der Verlust der Würde (1959)
- Karl Marx in Samarkand (vojaĝraporto, 1966)
- Blinder Alarm (rakontoj, 1970)
- Briefe an einen jungen Sozialisten (membiografio, 1974)
- Die Flucht nach Abanon (rakonto, 1980)