Hautes-Pyrénées
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Sudo-Pireneoj > Altaj Pireneoj < Francaj departementoj
Hautes-Pyrénées (65) | |
---|---|
Informoj | |
Regiono : | Sudo-Pireneoj |
Prefektejo : | Tarbes |
Subprefektejoj : | Argelès-Gazost Bagnères-de-Bigorre |
Loĝantaro - Suma (1999) - Loĝdenso |
222 368 loĝantoj 50 loĝantoj/km² |
Areo | 4 464 km² |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 34 |
Komunumoj | 474 |
Prezidento de la Ĝenerala Konsilio |
François Fortassin |
Situo en Francio | |
Altaj Pireneoj (Hautes Pyrénées) [ot pirene], okcitanlingve Pirenèus Nauts [pireneŭs naŭts] estas unu el la ok departementoj de la sudfranca regiono Sudo-Pireneoj. Ĝi ŝuldas sian nomon (Supraj aŭ Altaj Pireneoj) al la plej altaj pintoj de la montaro Pireneoj kiuj troviĝas sur sia teritorio. Ĝi etendiĝas sur surfaco de 4 507 km², ĝi estas do sufiĉe malgranda departemento. Ĝi havas 222 370 loĝantojn. Pro malbonaj laborkondiĉoj kaj relativa izoliteco de la montaraj zonoj, oni observas malpliiĝon de la loĝantaro.
La departemento tute enhavas 474 komunumojn.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
La ĉefurbo de Hautes Pyrénées estas Tarbes kiu situas meze de la larĝa valo de la rivero Adour [adur]. La suda duono de la departemento estas okupata de la altaj montoj, kiuj ofte superas la 3000 metrojn kaj formas la naturan limon kun Hispanio. La norda parto konsistas el montetoj kaj mallarĝaj valetoj.
[redaktu] Ekonomio
Ekonomio konsistas ĉefe el bredado en la montaraj zonoj, kaj kultivado de cerealoj en la valoj. Troviĝas ankaŭ kelkaj vinberejoj sufiĉe bonkvalitaj (Madiran kaj Vic-Bilh en la plej norda parto de la teritorio). La malnovaj industrioj (mekanika konstruado) rapide malaperas, kaj tio estigas gravan laborkrizon en la departemento.
[redaktu] Turismo
Turismo ludas nun gravan rolon en la loka ekonomio. Hautes Pyrénées disponas je la plej grandaj skiejoj de la francaj Pireneoj, kaj ban-urboj ankaŭ disvolviĝas rapide. La tielnomata "verda turismo" havas ankaŭ apartan signifon en la Nacia Natura Parko de la Okcidentaj Pireneoj (esplorado kaj observado de la naturmedio, impresaj naturpejzaĝoj, ekskursado, akvosportoj...).
La pilgrim-urbeto Lourdes [lurd], 20 km sude de Tarbes, allogas ĉiujare milionojn da vizitantoj.