Hekateo el Mileto
El Vikipedio
Hekateo el Mileto (mortinta ĉirkaŭ 475 a.K.) estis sendube la plejunua helena historiisto kaj geografiisto. Lia Priskribo de la Tero konsistigas unu el la plej unuaj priskriboj de la mediteranea mondo. En ĝi li provizas precizajn informojn pri la vizititaj regionoj, prezentas la mitologiojn de la popoloj, ties loĝmanierojn, la faŭnojn kaj flaŭrojn. Li estas la unua provinta elfari realecajn priskribojn. Li diris: "Mi estas skribonta tion, kio ŝajnas min esti la vero; ĉar tiuj paroloj de la helenoj estas, ŝajnas al mi, multnombraj kaj ridindaj."
En liaj primitaj genealogioj li provis korekti tion, kio ŝjnis al li malvera. kun li aperas la unua provo (provo! kompreneble, la rezulto ne estas je la alto de la celo) elfari racian kronologion.
Herodoto, venita unu generacion poste, multe ĉerpis el liaj verkoj, ne menciante tion.