Helene Holzman
El Vikipedio
Helene HOLZMAN kun la edzo Max Holzman kaj du filinoj Marie kaj Margarete vivis en Kaunas, Litovio antaŭ la dua mondmilito.
Inter 1941 kaj 1944, Litovio estis okupita de la germanoj. La edzo de Helene estis judo kaj li estis mortigita dum unuaj tagoj de la milito. La 17-jara filino Marie mortis en la malliberejo ĉar ŝi estis pacifistino.
Helene aktivis en la subtera rezisto por helpi kaŝi kaj prizorgi la judojn. Tiel ŝi ankaŭ savas la vivon de la komponisto Edwin Geist kaj edzino Lyda.
Nur post 55 jaroj la notoj de Helene estis reprenitaj kaj Margarete HOLZMAN kun helpo de Reinhard KAISER utiligis la 705 manskribitajn paĝojn de Helene. La rezulto estas libro kun titolo: "Dies Kind soll leben"