Helmut Rössler
El Vikipedio
Helmut RÖSSLER (naskiĝis en 1925) estas germana esperantisto, kiu konatiĝis en la Esperanto-movado kiel tradukinto de poemoj kaj kantoj.
Kune kun Wilhelm Herrmann, li tradukis la Germanan Antologion aperintan en 1985. Kelkaj el liaj kanto-tradukoj aperis en ADORU.
Laŭ profesio, li estas emerita gimnazia instruisto (stud-direktoro) pri matematiko. En sia lernejo, li de tempo al tempo instruis ankaŭ Esperanton, i.a. al Reinhard Bütikofer.
Ekde la 1960-aj jaroj, li seninterrompe estas delegito de UEA en Speyer.