Hendrik Coenraad Mees
El Vikipedio
Hendrik Coenraad MEES [mes] (naskiĝis la 6-an de julio 1865 en Stadskanaal) estis nederlanda esperantisto kaj kuracisto.
Li estis redaktanto de Holanda Pioniro de 1913 ĝis 1922 kaj gvidis ekzercrubrikon en Holanda Esperantisto. Li verkis libreton La kaŭzo de la senlaboreco (Genève: Universala Esperantia Librejo, 1913) kaj libreton por nederlandanoj pri malfacilaĵoj ĉe la traduko (Struikelblokjes, 's-Gravenhage: Centrale Esperanto-Boekhandel, 1925). Li tradukis fragmentojn el la Camera Obscura de Hildebrand kaj reviziis la Vortaron Nederlandan-Esperantan (Woordenboek Nederlandsch-Esperanto) de la Roterdama Esperanto-klubo Merkurio.