Hendrik de Roover
El Vikipedio
Hendrik (Rik) DE ROOVER (naskiĝis la 5-an de julio 1915 – mortis komence de marto 2000 en Antverpeno) estis belga esperantisto, kiu servis kiel sekretario de Belga Esperanto-Federacio (1965–67) kaj estis longdaŭra estrarano de la Antverpena klubo La Verda Stelo. Esperantisto ekde 1958, iama delegito pri instruado kaj naturismo.
Li gvidis kursojn kaj en 1965–66 kolektis 1700 subskribojn por la peticio al UN. Li ankaŭ estis malavara donacanto al Flandra Esperanto-Ligo.
Li aŭtoris romaneton por geknaboj, La aventuroj de ŝpar- kaj alia porketoj (1982) kaj rakontaron La ruĝa hirundo (1995). En 1981 li gajnis la 3-an premion en la belartaj Konkursoj, sekcio porinfana literaturo.