Diskuto:Heroldo de Esperanto
El Vikipedio
Iu devus mencii la polemikon pri Heroldo post la transpreno de Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer kaj la fakton ke ĝi estas nun escence la voĉo de la Civito. Mi konas nur onidirojn (ekz. dum Stano Marcek estis redaktoro, ofte artikoloj kaj unufoje eĉ tuta numero estis eldonitaj kun lia nomo sed sen lia scio), sed estus bone se sciuloj povus diskuti pli la polemikon por neŭtraligi la artikolon. - Kriĉjo
Ni estas studentoj de la kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la universitato de Torino. La plenigo de kelkaj rubrikoj en Vikipedio estas parto de nia studa taskaro. Ni faras tion lau kriterioj de UTET-enciklopedio, kiuj supozeble estas sciencaj. Ni ne havas tempon por diskuti pri ili, kaj ne deziras polemiki kun aliaj. Se iu deziras bazi sin sur onidiroj kaj emociaj reagoj, tio estas unuavice problemo por tiu, kaj duavice por la fidindeco de la Vikipedio. (el Torino, 13.III.2003)