Herbert Mayer
El Vikipedio
Herbert MAYER, aŭstro, esperantologo, naskiĝis en 1953. Gvidas ekde 1985 la Internacian Esperanto-Muzeon kaj atingis en 1990 la oficialan kreon de la Kolekto por Planlingvoj sine de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Kiel fondinto de la eldonejo Pro Esperanto kaj la eldona fako de la Internacia Esperanto-Muzeo eldonis pli ol 70 librojn kun originala literaturo. Aŭtoro de pluraj Esperanto-lerniloj por german-lingvanoj.