Hertog Jan
El Vikipedio
Hertog Jan (Duko Jano) estas nederlanda bieromarko kiu ekde 1995 apartenas al la internacia Interbrew grupo (nun InBev).
La marko estas intense ligita kun la en Limburgo situanta Arcena Vaporbierfarejo, kvankam nombro da bieroj longtempe estis faritaj ĉe Dommelsch. En 1998 la nomo de la Arcena bierfarejo estis ŝanĝita en Hertog Jan Brouwerij (Duko Jano Bierfarejo). Hertog Jan estas nomita laŭ la duko el la 13-a jarcento Jan la 1-a de Brabanto kiu, laŭdire ŝatis festojn kie la biero abunde fluis.
Hertog Jan karakterizas sin per ĉefe suprafermentantaj bieroj el la pli luksa segmento kiu ankaraŭ estas tradicie farataj.
[redaktu] Bieroj
- Bockbier
- Dubbel
- Grand Prestige
- Janneke
- Karakter
- Meibock
- Oud Bruin
- Pilsener
- Primator
- Tripel
- Winterbier