Hetauda
El Vikipedio
Hetauda estas malgranda urbo en la centra parto de Nepalo. Ĝi estas unu el la gravaj industriaj regionoj de Nepalo. La setlejo povus ekesti pro ĝia loko ĉe renkontejo de du ĉefaj ŝoseoj - Oriento-Okcidento ŝoseo kaj Tribhuwan Rajpath.
Enhavo |
[redaktu] Priskribo
Hetauda estas unu el la plej puraj kaj verdaj urboj de Nepalo. Pro ĝiaj geografiaj plusoj kaj klimato, ĝi estis populara elekto por homoj kiuj volas migri de la nordaj montaj regionoj al la sudon. Hetauda havas valsimilan geografion. Ĝi estas ĉirkaŭita de montoj je ĉiuj flankoj, ĝi estas tre proksima al la hindia limurbo Birganj, kaj ambaŭ ŝoseoj al la ĉefurbo iras tra la urbo. Hetauda estas ankaŭ populara pro ĝia kreskanta nombro da industrioj. Hetauda Industria Distrikto (HID) estas la plej granda inter la industriaj distriktoj de la lando. Kelkaj popularaj fabrikoj kiuj funkcias en la distrikto estas The Textile Mill (teksaĵofabriko), Star (bierfarejo), Vanaspati Ghee (klarigita butero), ktp. Hetauda plejmulte estas rezideja urbo, pro tio la negoca merkato ne kapablis evolui kiel ĝi devus.
- Loĝantaro: ĉ. 68 000
- Alteco: 390 m
- Areo: 44,54 km²
- Arbara areo: 23%
- Agrikultura areo: 45%
- Loĝata areo: 11%
- Industria areo: 10%
- Urba areo: 7%
- Aliaj: 4%
[redaktu] Situo
- Distanco de la ĉefurbo Katmanduo: 132 km
- Distrikto: Makawanpur
- Zono: Narayani
[redaktu] Riveroj
- Rapti [Okcidento]
- Samari [Nordo]
- Karra [Sudo]
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Ekteraj ligiloj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.