Hetes
El Vikipedio
Hetes estas vilaĝo en Hungario, departemento Somogy kie naskiĝis Béla Vikár.
[redaktu] Situo
Hetes situas en Hungario, departemento Somogy, nordokcidente de Kaposvár (11 km).
[redaktu] Historio
Oni mencias la komunumon unuafoje en 1237. Ĝi estis ekde 1490 kampara urbo. Turka dokumento el 1563. notas 40 loĝdomojn.
La nomo de la vilaĝo venas el la hungara cifero 7 (hét), kies derivaĵo estas „hetes”, kiu signifas semajna (deĵoranto). La loĝantoj estis kortaj servistoj, liberaj mastrumantoj. (La komunumo en la 15-a jarcento apartenis al Johano Corvin, filo de Mathiaso hungara reĝo; eble plu frue ĝi apartenis al reĝo. En 1263 la tiama reĝo Bela la 4-a donacis al kavaliero Herbord). Nun en Hetes troviĝas ĉ. 365 loĝdomoj
La katolika preĝejo konstuiĝis en 1769, la reformata inter 1844-47, la metodista en 1996.
[redaktu] Vidindaĵoj
- Pogányvölgyi Víztározó (laŭvorte Paganvala Akvodeponejo) esats fiŝkapteja lago kun 25 hektaroj akvosurfaco. La lagon konstruis en 1961 la loka koooperativo, ĝi nun apartenas al Fiŝkapta Asocio Vikár Béla (fondita en 1975).
- Brusta skulpto de Béla Vikár, alhungara tradukinto de Kalevala