Hilda Dresen
El Vikipedio
Hilda DRESEN, /estis/ (ps Hido) (naskiĝis la 11-an de majo 1896 en Kolga, Harjumaa, mortis la 5-an de februaro 1981 en Tallinn) estis esperantista poetino, estonino, sovetianino, radiotelegrafistino.
Esperantisto de 1913. Kunlaboranto de Literatura Mondo. Ektradukis en 1922. Ŝi estis nia plej aktiva verkistino. Estis honora membro de UEA.
Ŝiajn verstradukojn karakterizas instinkte radika ritma sento, riĉa rimtrova preteco, vivanteco de la lingvo, kaj ia individueca ĉarmo de l' esprimmaniero. Tamen kelkfoje sentiĝas ia stila rigideco, ia lingva malflekseblo en ŝiaj tradukoj. Ĉi tiu manko ne ĝenas en ŝiaj originalaj poemoj, kiuj plejparte aperis en Literatura Mondo. En ili ekparolas la melankolio de l' malgajaj nordaj pejzaĝoj, melankolio, kies sincerecon kaj sanecon pruvas ĝuste la maloftaj, sed impetaj ekjubiloj de l' vivĝojo kaj vivovolo. Pri ŝia vasta kulturo atestas ŝia plurlingva literatura orientiĝo. (Ŝi tradukis el la estona, liva, rusa, germana lingvoj.) Ŝiajn tradukojn ampleksas la jenaj volumoj: Marie Under: Elektitaj versaĵoj (1929), J. Barbarus: Horizontoj (1931), Estonaj kantoj (1931), Estona Antologio (1932). TOTSCHE.
Ŝi ankaŭ kontribuis al la esperantlingva poemantologio "Dekdu Poetoj" aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas ŝin kaj ŝian poezion tiel :
"Ŝi rigardas sin plie tradukinto ol originala poeto. Ŝi ne estas prava. Ŝiaj tradukoj ja estas neproporcie pli multaj kaj ankaŭ pli konataj: kiu ne rememorus la belegan Visnapuu-tradukon:
Orflava estas park', orflava estas koro,
Du paŝoj en pereo ora.
Orflava estas voj', orflava estas koro,
Jen paro en pereo ora. -
sed laŭ mia sento, ŝia talento montriĝas plej libere ĝuste en ŝiaj propraj poemoj. En ili ŝia lingvo estas ankoraŭ pli elasta, pli esprimiva, pli harmonia.
Melanklolio estas la grundtono de ŝia poezio. melankolio pri si kaj pri la homoj. Sed tio ne estas plorema sentimentaleco. Ĝi simils al la morna koloro de la ĉielo, tra kiu oni esperas, volas lumon. Tiu lum-espero donas tute apartan nuancriĉon eĉ al la grizo, kaj en ŝiaj printempaj bildoj ĝi tremas en la ĝojo de plenumiĝo."
En la lastaj du jardekoj de ŝia vivo oni nomis ŝin patrino de la estonaj esperantistoj.
[redaktu] Verkoj
- Vintra luno; Norda naturo; Printempe; Subite; Paduso; Betulo; Supren; Vizaĝoj; Surstrate; Ĝena penso; Sensenteco... (En Dekdu poetoj, 1934)
- Adamson kaj lia verko
- Norda naturo (1967)
- Zamenhof
[redaktu] Tradukoj
- Barbarus, Johannes: Horizontoj (1931)
- Beekman, Vladimir: Lumo de orienta Eŭropo (1978)
- Estona soveta poezio (1977)
- Fabeloj kaj folkloro
- Haava, Anna: Mi povas; Sonĝis mi; Ho, ne povas mi silenti; Ho, ni admiru!
- Koidula, Lydia: Efemera; Estona ter' kaj estona koro; Kial ploras vi, floreto?
- Kreutzwald, Friedrich Reinhold: Al libereco
- Kreutzwald, Friedrich Reinhold: Kalevipoeg (1975)
- Liiv, Jakob: Koro de poeto; Ranoj
- Liiv, Juhan: Al abelujo ĝi flugas (1980)
- Liiv, Juhan: Mateno; Falis foliar'; Migranto; Sonoro
- Peterson, Kristjan Jaak: Kantisto; Luno
- Smuul, Juhan: Ŝippereo: novelo el la "Leteroj el la vilaĝo de obstinuloj", la naŭa letero
- Sööt, Karl Eduard: Ombro; Estus tempo; La sekalkampo
- Uibo, Enn: Nur erik-floreto (2001)
- Under, Marie: Elektitaj versaĵoj (1929)
- Under, Marie: Sonetoj 1917 (1988)
- Vaarandi, Debora: Ventolume (1986)
[redaktu] Ekstera Ligilo
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |