Himeĵi-Kastelo
El Vikipedio
Himeĵi-Kastelo (姫路城 [himeĵi-ĵo:] ; Hepburn:Himeji-jō) staras en Himeĵi-urbo, en Hjogo (malnove Ŝikito-distrikto en Harima-provinco), Japanio.
Temas pri unu el la plej malnova konstruaĵo de la mezepoka japanio. Registrita kiel monda kulturheredaĵo de l'Unesko en 1993, kaj multaj konstruaĵoj estis nomumitaj Nacia Trezoro kaj grava kultura trezoro de Japanio, estas unu el la tri ankoraŭ ekzistantaj lignefaritaj kasteloj en la lando. Ankaŭ nomebla Hakuro-ĵō (白鷺城; kastelo de la blanka ardeo) pro sia blanka ekstera tegaĵo.
[redaktu] Epizodoj de la Kastelo
La kastelo ofte aperas televidile. La kialo estas simpla: kiam ajn fikcia filmado okazas (ekz. histria dramo: Abarembō Shōgun), la produktistoj kompreneble sin turnas al tiu mirindaĵo kiu estas cetere la plej bone konservita enlande.
En la filmo de James Bond, You Only Live Twice(1967) , James Bond surteriĝis la placon (San no Maru Hiroba) de la Kastelo per helikoptero. La filmado damaĝis muron per ŝurikeno. Post tio, eksterjapanaj filmadoj estis ne permesataj ĝis nun.
[redaktu] Eksteraj Ligoj
- Encikropedio Himeĵi-Kastelo(Himeĵi-urba Turisma Agento)