Hjalmar Johannes Runeberg
El Vikipedio
Hjalmar Johannes RUNEBERG (pseŭdonimo: Nino; naskiĝis la 27-an de majo 1874 en Romo (Italio); mortis la 15-an de februaro 1934) estis svedlingva finnlandano, poeto, literaturisto, d-ro fil. Li verkis pri literaturo kaj folkloro, poezion originalan kaj tradukan en sveda lingvo.
Li esperantistiĝis en 1901 per Théophile Cart en Parizo kaj partoprenis la 1-an Universalan Kongreson en Boulogne, 1905. Li estis fondinto kaj multjara prezidanto de la Esperanto-Societo „La Polusstelo“ en Helsinko. Li estis la unua prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando. Li gvidis kursojn por blinduloj en 1907 aŭ 1908 kaj en la Universitato de Helsinko dum pluraj jaroj.
Esperanto-Asocio en Finnlando en 1984 fondis subtenan societon kun lia nomo Societo Nino Runeberg. La membrokotizo, duoblo de individua membro de EAF, subtenas la agadon de Esperanto-Asocio de Finnlando.
[redaktu] Tradukoj
- Henrik Hertz: Jolanta, la filino de l' reĝo René. Lirika dramo en unu akto. Helsingfors: Ilarejo Esperantista, 1908. 102 paĝoj.
- Tri legendoj. Helsingforso: Ilarejo Esperantista, 1909. 12 paĝoj.
- Cicerono: Sonĝo de Scipio. (Somnium Scipionis.)
[redaktu] Literaturo
- Osmo Buller: Memore pri Nino Runeberg. En: Esperanta Finnlando 1984, numero 5–6, paĝoj 23–25.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |