Homa lango
El Vikipedio
Biologio > Anatomio > Homa anatomio > korpoparto
La homa lango estas organo kiu estas mola kaj tre movebla. Ĝi situas en la buŝo kaj estas necesa por engluti la manĝojn, ĝi helpas dum maĉado kaj purigado de la dentaro.
La diversaj gustoj havas siajn specifajn lokojn sur la lango: la gusto-sentemaj punktetoj troviĝas tie:
- dolĉa gusto : la pinto
- amara gusto : malantaŭa parto
- acida gusto : flankoj
- sala gusto : flankoj proksime al la pinto
La lango ankaŭ ludas gravan rolon en la kapablo paroli.