Hortobágy
El Vikipedio
Hortobágy [hortobadj] estas herbara ebenaĵo sur la Post-Tiso, inter la rivero Tiso kaj urbo Debrecen. Sur la pli frue produktema areo floris multaj vilaĝoj, sed ili senhomiĝis dum la turka okupo de Hungario. Oni ne plu kultivis la agron nur bredis ĉevalojn kaj bovojn (hungara griza bovo). Post la reguligo de la rivero Tiso –en la 1840-aj jaroj-, la areo sekiĝis, estis forlasita kaj regata de banditoj. Oni pli poste konstruis akvumajn kanalojn, kiujn helpis la denovan aperon de la agrokultivado, sed sur la larĝaj herbejoj oni plu paŝtas bovarojn kaj ĉevalarojn.
Sur Hortobágy vivas 250 specioj de akvobirdoj, inter ili griza ardeo, blanka cikonio, kuleranaso, sovaĝa ansero kaj anaso, sed ankaŭ rabobirdoj kiel buteo kaj falko. La plej gravabirdo estas granda otido (pro turismaj kaŭzoj), tiu ĉi birdo aperas eĉ en emblemo de la Nacia Parko Hortobágy.
En la vilaĝo Hortobágy (ĉ.. 1700 loĝantoj) oni vivas ĉefe el turismo, vendo de popolartaĵoj. La centro de la turismo estas la granda ĉardo de Hortobadj, konstruita en 1781.
La ĉefvojo de Budapeŝto al Debrecen kondukas super la rivereto Hortobágy, tra la fama naŭtrua ponto (1833).
En la vilaĝo troviĝas ebenaĵa muzeo kaj ĉiujare okazas foiro kun rajdaj prezentoj, spektakloj.
[redaktu] Nacia parko
Oni fondis en 1973 por konservi la naturon la plej grandan nacian parkon de Hungario, nome Nacia Parko Hortobágy.