Hugh Martin
El Vikipedio
Hugh MARTlN (naskiĝis 1931, mortis la 1-an de marto 2001), estis islanda esperantisto kaj pastro kaj dum jardekoj fakdelegito de UEA pri kristanismo, teologio kaj lingvoj.
Kiel pastro li deĵoris interalia en Islando kaj Egiptio, ĉiam agante ankaŭ por Esperanto: jen kiel delegito en la islanda Akranes, jen kiel multjara UEA-komisiito por arabaj landoj. (En la UEA-seminario en Jordanio en 2000 li prelege komparis E-on kaj la araban.) Li prezidis (1954-61) Glasgovan E-Societon, aktivis en Skota E-Federacio kaj en Esperanto-Asocio de Britio. Li redaktis la revuon Esperanto en Skotlando (1955-1961, 96-99), estis juĝanto de Belartaj Konkursoj, aperigis tradukojn en Skota antologio kaj kompilis (1993) dudirektan vortaron gaelan-Esperantan, kiu restas tajposkribita.