I. Ja. Jakovlev
El Vikipedio
Ivan Ja. JAKOVLEV (1848-1930), ĉuvaŝa aganto de kulturo kaj de klerigado, pedagogo-demokrato, verkisto. En 1868 li organizis en Simbirsk (nuna Uljanovsk) instruistan lernejon por ĉuvaŝoj. Li kreis ĉuvaŝan alfabeton (surbaze de la rusa alfabeto) kaj metis la fundamenton por la literatura lingvo; verkis abocolibrojn, lernolibrojn, legolibrojn; kolektis ĉuvaŝan folkloron.