Iacobeni (Plăieşii de Jos)
El Vikipedio
Iacobeni (Plăieşii de Jos) (hungare: Kászonjakabfalva) estas vilaĝo en Rumanio en la valo de rivereto Kaŝino sudoriente de Miercurea Ciuc. En 1910 ĝi havis 1 mil 239 loĝantojn, kaj en 1992 435 (72 % hungaroj). Proksime de ĝi funkcias mineralakva banejo Banejo Kaŝino de 1850, kiu estas konvena por kuraci stomakmalsanojn. Ĝia unua skriba mencio estis en 1567 . Ĝi estis ĉikseĝa vilaĝo kaj de 1876 apartenis al Csík vármegye. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario. Tie naskiĝis Pataki József (1908-1993), historiisto.